Semajnfine en Olsztyn [la nord-orienta Pollando] okazis la unua el la serio debato titolita „Lernejo sen perforto”. Partoprenis ĝin pedagogoj, instruistoj kaj reprezentantoj de la loka administracio. Ĝi celis ellabori manierojn por plej efike kontraŭbatali perforton inter gejunuloj. Laŭ Agnieszka Krawczyk – instruistino partoprenanta la debaton: „Mi opinias, ke en ĉiu lernejo devas labori ne sole plenetata pedagogo, sed ankaŭ psikologo. Facilas rimarki agreson, sed psikologo kapablas difini ĝiajn motivojn kaj montri kiel labori kun agresa infano kaj kun liaj gepatroj por eviti agreson.” Tamen, por ke en ĉiu lernejo povu labori psikologo estas bezonaj aldonaj rimedoj, kiujn devus certigi la loka administracio.